PetCarre12.jpg
PetCarre01.jpg
PetCarre20.jpg
PetCarre08.jpg
PetCarre17.jpg
PetCarre11.jpg
PetCarre14.jpg
PetCarre15.jpg
PetCarre07.jpg
PetCarre02.jpg
PetCarre03.jpg
PetCarre10.jpg
PetCarre16.jpg
PetCarre13.jpg
PetCarre09.jpg
PetCarre19.jpg
PetCarre05.jpg
PetCarre21.jpg
PetCarre18.jpg
PetCarre04.jpg
PetCarre06.jpg
Image
 
 

 
 
  

LA VIVANTA KOVRILO

MORGAŬA LEGENDO

Iam estis vasta mondo rande de universoj.

 

La vivo instaliĝis sub nenombreblaj formoj en la senlimaj pejzaĝoj de tiu fekunda tero.

Iom post iom unu specio komencis superi la aliajn.Tiu vivanta specio sin nomis « Homoj », kio signifis : « estaĵoj naskitaj el la tero », kontraste al la dioj kiuj estis ĉielaj.


La natura ordo ŝanĝiĝis, unue tre iomete, poste pli kaj pli rapide.

La Homoj submetis la aliajn vivantajn speciojn, adaptis la medion laŭ sia vidpunkto de la mondo, kaj forgesis ke ankaŭ ili venis el tiu tero kie ili vivas. Detranĉitaj de siaj teraj originoj, la homoj estis perdantaj sian rilaton al la nevidebla mondo, al la elementaj fortoj de mondo, kiun ili finfine konsideris kiel sian.

Ili komencis adori objektojn pro kies posedo ili pretis je ĉiaj perfortoj. Tial ili semis detruon ĉirkaŭ si, por nutri oferojn postulatajn de la kulto de « Objekto-Maŝinoj ». Ili tratranĉis la teron por eltiri ĝiajn internaĵojn, ili venenis akvon kaj aeron, ekstermis multajn vivantajn speciojn... Alvenis tempo kiam eĉ la principo de vivo sur tiu planedo, antaŭe fruktodona kaj amata, ekestis minacata. Tamen, la homoj, pelataj de sia frenezeco, ne volis kompreni la signojn kiujn tiam direktis al ili la Tero, estiel matrico de vivo . La homa speco specio estis tiam multnombra, miliardoj da avidaj buŝoj strebis elpreni kelkajn erojn de tiu altvalora tero por eltiri el ĝi nedaŭran profiton. Ie, inoj komencis flustri murmuri ; iŝi ekkonsciis ke la « nova ordo », starigita de la homaro, estis regata de mortema instinkto. Ankaŭ iŝi submetiĝis kaj estis kredintaj je la supereco de homo super la Natura Leĝo, sed iŝi ne plu kapablis elteni vidi ke .... la okuloj de iŝiaj infanoj estas vakuaj. En la rigardo de la infanoj, tiuj praavoj de estonteco, iŝi legis kondamnon de la specio, kiel lasta heredaĵo de civilizacio submetinta la Subjekton al la Objekto. Iŝi tiam memoris sian magian naturon, iŝi memoris ke iam inoj komunikis kun vivfortoj kaj ke iŝi mem ĉiam enhavis ilin. El antikva memoro, enfositaj sub la mensotrudo iniciatita de la Nova Ordo, revigliĝis la originaj mitoj. Tial iŝi malkovris la mondon per nova rigardo, veninta el pasinteco kaj direktata al estonteco. Kaj ĉio al iŝi ŝajnis danĝere sensenca. Tiom da inĝenieco, tiom da obstino, por alveni al tiu ruinigita pejzaĝo, kie mortas floroj kaj ne plu kantas birdoj... Iŝi klopodis atentigi ĉirkaŭ si aliajn samspeciulojn, sed tiuj, tro okupataj je pluvivo de la plej forta, ne plu levis siajn okulojn de siaj platoj, ekranoj, serĉiloj kaj ĉiaj teknologiaj alpendaĵoj, sen kiuj ili kredis droni en neniecon. Blindigitaj de urĝeco, ili ne plu distingis la esencon. Tiam iŝi kunvenis kaj decidis sendi mesaĝulinon konsulti la spiriton de antikva Patrino-Diino, kiu loĝis, onidire, ĉe sankta monto.

La vojaĝantino trairis la longan vojon ĝis la koncerna monto.


Sed kiel alparoli Patrino-Diinon ? Ĉu tiu-ĉi vere ekzistas ? Kion kredi dum tiuj malklaraj  tempoj ? Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ja sentis fojfoje malhelajn fortojn, malkvietigantajn ŝian animon, sed oni estis instruinta al ŝi, kiel al la aliaj, ke animo ne ekzistas. Ŝi haltis ĉe la intermonto, inter la du ĝemelaj kulminoj superstarantaj la monton, ekbruligis fajron, sidiĝis apud la flamoj, preparis siajn oferojn, kaj atendis. Pasis kvar noktoj dum kiuj nenio okazis. Malesperante, ŝi starigis fajron por la kvina nokto, oferis sian lastan vingluton, sian lastan panpecon, kaj alvokis al Patrino-Diino. Ekestis tremeto tra la flamoj kaj ŝia spirito akceptis tiun mesaĝon :

« Estas la mano kiu ebligas malfermon del' konscio, retrovu la povon de viaj manoj. Vojo tiam prezentiĝos al vi kaj vin gvidos el la mallumo  kiu invadis vian mondon. »

La senditino reiris al siaj kunulinoj. Iŝi ekpripensis : Neniu plu uzis siajn manojn, maŝinoj ĉion faris. Tiuj kiuj zorgis pri kreado estis spertuloj elektitaj de la Nova Ordo, neniu alia rajtis krei. Diskuto longe daŭris, ĝis kiam ege maljuna virino ekparolis :

« Filinoj miaj, ĉesu babiladi kaj eku al laboro ! Mi memoras tempon kiam ni uzis niajn manojn ĉiutage, ŝpinante, teksante, kudrante. Mano estas la plej bona ilo kiu ekzistas. Ni ĉiuj havas manojn, ni ĉiuj havas la plej bonan ilon ekzistantan. Ŝpinu ni, kudru ni, teksu ni tion, kio restas en nia koro kaj iru ni ĝin montri al la mondo !»

Tiel iŝi ekfaris UNU ŝtofo-kvadraton, en kiu iŝi metis sian fidon kaj esperon.

Iŝi decidis kunkudri la kvadratojn.
Image


Baldaŭ la rumoro disvastiĝis tra ĉiuj landoj kaj ŝtofo-kvadratoj alfluis el ĉie, kiel aserto de komuna konscio. Kunmetitaj, la ŝtofo-kvadratoj formis vastan kovrilon, la plej grandan kiu iam ajn ekzistis, kaj la ŝanĝbrilaj  teksaĵoj rakontis vivimpeton eltiritan el la mizero de tiu mortiĝanta mondo. La kovrilo, plena je tiom da espero kaj nutrata de la potenco de la manoj kiuj naskis ĝin, ekmoviĝis. La memor- kaj pac-gardistoj komprenis ke, kie ajn ĝi iros, la « Vivanta Kovrilo » kunportos vivimpeton. Ĝi kovros riverojn, tegos komunumojn, protektos arbarojn, kunportos varmecon kaj konsolon tien, kie regis malkonkordo kaj seninteresiĝo. Tuj sekvante ĝin ekfulmos novaj alternativoj, la homoj, retrovintaj sian kreadpovon, malkovros solvojn por nutri, vesti, celebri, eduki, laŭ respekto de ĉiuj vivformoj. La eksterordinara energio, starigita de tiu komuna kreado, subite evidentigi komunecon de destinoj kies pluvivo estis teksita kun apero de universala konscio.

La kovrilo estis senfina, ĝi ne ĉesis kreski, giganta standardo de miriadoj da homoj survoje al simpla ĝojo  ESTI.

Por teksi morgaŭon per du manoj. Teksto de Doris Buttignol, tradukita de Fransŭaz' Rochette, korektita de Jeannette Kash.

 

 
 
 
 

 
 
 
 
 RETROUVEZ-NOUS SUR
 
 
 Page Facebook
 
 

 

Rechercher